Beate Klarsfeld | |
---|---|
Beate Klarsfeld (2015) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Beate Auguste Künzel |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1939 (85-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Israelo (2016–) Francio Germanio Okcidenta Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Serge Klarsfeld |
Infanoj | Arno Klarsfeld (mul) , Lida Klarsfeld (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto aktivulo verkisto de nefikcio politikisto |
Verkoj | prix Pétrarque de l'essai |
Beate Auguste KLARSFELD-KÜNZEL (n. la 13-an de februaro 1939 en Berlino) estas germana-franca ĵurnalistino kaj nazio-ĉasantino.
En 1960 ŝi renkontis la jud-francan juriston Serge Klarsfeld al kiu ŝi en 1963 edziniĝis en Parizo. Ŝi jam dum jaroj kunlaboras kun sia edzo por senmaskigi militkrimulojn. En 1968 ŝi malkovris ke la tiama okcident-germana kanceliero Kurt Georg Kiesinger estis nazio dum la Dua Mondmilito. Dum CDU-kongreso ŝi vangofrapis lin, pro kio ŝi estis kondamnita je kvar monata prizonpuno.
En 1979 en Novjorko fondiĝis la Beate Klarsfeld Fondaĵo kiu batalas kontraŭ la antisemitismo.